[ Pobierz całość w formacie PDF ]
.La ŝafido, dirinte tion, iris trans la ĉirkaŭbarilon, kaj la filozofo tuj disŝiris ĝin kaj englutis.Ne kredu al belaj vortoj de tiuj, kiuj laŭdas la proprajn virtojn.Juĝu ilin laŭ iliaj agoj, ne laŭ iliaj paroloj.lupo - wilk; ŝafido - jagnię; sendanĝera - bezpieczny; paŝtejo - pastwisko; paŝtisto - pasterz; ombro - cień; ulmo - wiąz; fluto - flet; fendo - szpara; ĉirkaŭbarilo - płot, ogrodzenie; nesperta - niedoświadczony; herbo - trawa; sin paŝti - paść się; herbejo - łąka; kvietigi - zaspokajać; sattrinki – zaspokoić pragnienie; plezuro - przyjemność; sin kontentigi - zadowalać się; efektive - rzeczywiście; viando - mięso; sufiĉi - wystarczać; kune - razem; disŝiri - rozdzierać; engluti - połykać; kredi - wierzyć; laŭdi – chwalić; propra – własny; virto – cnota, zasługa; juĝi - osądzaćEn angulo de kampoDu junaj knaboj sidis en angulo de kampo.Unu estis infano de l' kamparo, la alia infano de l' urbo.jam de tri tagoj ili estis amikoj.- Kiam vi venos al ni — diris la infano de l' urbo —, mi montros al vi belajn domojn, palacojn, grandajn preĝejojn kaj niajn stratojn, kiuj estas tiel bone lumigataj vespere, ke oni vidas ĉion, kvazaŭ en klara tago!- Kaj mi — diris la infano de l' kamparo —, mi montros al vi arbetarojn, kie oni kolektas la fragojn, nuksojn kaj prunelojn kaj grandajn abiajn arbarojn, kie estas mallume, kvazaŭ en la nokto.- Kaj kion vi instruos al mi?- Mi montros al vi, kiel oni kondukas la ŝafidojn sur la paŝtejon, kiel oni faras la fromaĝon el la lakto de niaj belaj bovinoj, kaj kiel oni plugas per niaj grandaj bovoj.Mi klarigos al vi, kiam oni devas semi la tritikon, hordeon kaj sekalon; kiel oni ligas la garbojn kaj premas la vinberojn, kiel oni pistas la linon kaj kanabon.Mi instruos al vi, kiel oni faras korbojn el la salikoj kaj matojn el la kanoj, kiuj kreskas sur la bordoj de lagetoj.- Bone estas scii ĉion ĉi — respondis la infano de l' urbo —; sed mi instruos al vi ion alian, ankoraŭ pli bonan: mi instruos vin legi!angulo - kąt, narożnik, róg; kampo - pole; montri - pokazywać; preĝejo - kościół; strato - ulica; lumigata - oświetlony; kvazaŭ - jakby; arbetaro - gaj, zagajnik; frago - truskawka, poziomka; nukso - orzech; prunelo - śliwka tarniny; abia - jodłowy; mallume - ciemno; paŝtejo - pastwisko; fromaĝo - ser; bovino - krowa; semi - siać; tritiko - pszenica; hordeo - jęczmień; sekalo - żyto; ligi - wiązać; garbo - snop; premi - wyciskać; vinbero - winogrono; pisti - miażdżyć; lino - len; kanabo - konopie; korbo - kosz; saliko - wierzba; mato - mata, plecionka; kano - trzcina; lageto - stawĈemizoOrienta monarĥo, posteulo de la granda Harun-al-Raŝid, estis riĉa kaj potenca kiel lia praavo, sed li ne estis feliĉa.Li iris al maljuna derviŝo por peti konsilon.La saĝulo respondis, ke la feliĉo estas malofta en tiu ĉi mondo, sed ke li konas rimedon por ĝin trovi."Komuniku ĝin al mi" - diris la princo.- "Jen la rimedo - diris la derviŝo -, oni devas meti sur sian korpon ĉemizon de feliĉa homo." La princo kisis la maljunulon kaj foriris serĉi la talismanon.Li vizitas la ĉefurbojn de la tero, li provas ĉemizojn de korteganoj, de reĝoj, de imperiestroj, - li ne fariĝas pli feliĉa.Tiam li surmetas ĉemizojn de komercistoj, de soldatoj, de artistoj, - vana peno! Li volas kapti la feliĉon, sed ĝi estas ne kaptebla.Malesperinte li estis revenanta sian regnon, kiam foje li renkontis en kamparo malriĉan plugiston, kiu puŝis sian ilon, ridante kaj kantante."Mi ne eraras, jen estas tiu, kiun mi serĉas." Li proksimiĝas al la kamparano: "Bonan tagon, ĉu vi estas feliĉa?" -- „Jes", - respondis la plugisto.- "Vi plendas pri nenio, vi deziras nenion?"- "Ne." - "Vi ne interŝanĝus vian sorton kun reĝo?"- "Neniam." - "Bone, vendu al mi vian ĉemizon." - "Mian ĉemizon? mi ĝin ne posedas."ĉemizo - koszula; posteulo - potomek, następca; potenca - możny, potężny; derviŝo - derwisz; konsilo - rada, porada; rimedo - sposób, środek; trovi - znajdować; komuniki - komunikować, informować, powiadamiać; kisi - całować; serĉi - szukać; talismano - talizman; ĉefurbo - stolica; provi - próbować; kortegano - dworzanin; imperiestro - cesarz; fariĝi - stawać się; surmeti - wkładać, nakładać; vana - próżny, daremny; peno - trud, wysiłek, fatyga; kapti - chwytać; kaptebla - uchwytny; malesperi - rozpaczać; reveni - powracać; regno - królestwo; plugisto - oracz; puŝi - pchać, popychać; proksimiĝi - zbliżać się; plendi - narzekać, skarżyć się; interŝanĝi - zamieniać; sorto - los, dolaLa timoKavaliro rajdis de Bejruto Damaskon.Sur la vojo li renkontis ĉe palmarbo maljunulinon en ĉifonoj, kun sulkiĝinta vizaĝo [ Pobierz całość w formacie PDF ]